SUSO MOINHOS
POEMOJ
Ĉi-nokte (El Laminarioj, 2016)
Ĉi-nokte mi bezonas vian bruston subvange
por fuĝi el la nigraj stratoj,
la travivitaj urboj,
la sezonoj pendantaj el la arbobranĉoj,
glitantaj el fenestroj avenuaj kaj ĉemaraj.
Io de mi defalis,
ion mi dissemadis espercele
inter la palmoj de Sebto, sur la vojoj de Mazzara,
en la noktoj humidaj kaj silentaj de Lisbono ―
sed ĉio estis vane senspiriga.
Doloras la cikatroj de la tempo,
vi scias,
la spuroj de la ligoj al la masto,
kaj mi emas la velojn ekmalhisi.
Ĉi-nokte mi ne volas pinti sur la jaroj,
mi volas survali vin, kroĉiĝi al la nuno
per la hela tempo de vilaĝa bubo
tenanta kontraŭvente sian kajton.
2010 (El Laminarioj, 2016)
akcepti la krizovintron postulis
vigili ĉe la vestiblo kun vakaj manoj
kalkuli la tagojn per kalendaro
el tranĉaĵoj de falsa ŝinko
promenadi tra la placoj laŭtakte
mezurante la paŝojn por forblovi la ombrojn
oficiale bedaŭri
kontempli la sunsubiron el niaj bunkroj,
imune kontraŭ l' espero de la rikolto
ĉiun aŭroron timi, ĉar futuro
jam lavangas aŭdeble sur la altaj pintoj
anheli en la kirasoj ektoskeletaj de niaj pleŭroj
silenti, ĉar senbuŝe, ne skribi, ĉar manstumpe
provi ekstreme la sternumon levi
dum la piedojn inundas la propra ŝlimo
kaj allasi la tempon kuri tra la ĉambroj serĉante dion
Almonte (El Laminarioj, 2016)
Almonte kuras mia sango,
almonte
por vin trovi ie sur la tero,
en kverko, en kratago, en betulo,
kaj viajn karesojn
ĉifone pendantajn el la branĉoj
en anguloj disaj.
Almonte, ĉiam almonte,
supren, alten ĝis mi spertas
sur la polmoj kreskantajn leontodojn
kaj la odoron de viaj pulmoj -
ĝi sufokas viajn bovajn okulojn
aŭtuneske.
Mi hastu, ĉar la vento min avertas
per likenoj, per musko, per korodo.
Jam sur la ventro mi sentas hederojn,
jam la proksimon de l' hakista klingo.
La vorto (El Laminarioj, 2016)
"Bugrulo", krias vekhorloĝo
kaj la vorton mi manĝas laŭsilabe,
ĝi resonas en mi
kaj ĝi raspas skrapas ronĝas voras boras
mian stomakon de bugrulo.
La biskvitojn de bugrulo
mi ektrempas en bugrulan tason,
ili pezas plumbe, mi ne povas teni ilin
ĝuste taŭge adekvate.
Mi postlasis la vorton sur la muroj
centmilfoje punskribita
kaj la membroj de la skadro sur la placo
al mi flustras "bugrulo"
dum mi sentas la teron sur l' okuloj
disapertaj.
Morgaŭ, mian naskiĝtagon,
la komedion neniu ĉeestos,
mi ne blovos, ĉar malhavos
dek kandelojn sur la torto
de bugrulo.
Kokedera (El O sol é secreto. Poetas celebram Eugénio de Andrade, 2019)
Estis eraoj,
kiam ni tenis la sporojn sur la polmoj,
atendante riveron aŭ rosguton,
kvazaŭ ni konfuzus lumon kun lucido.
De tiom da sekeco mi fariĝis pluvamanto.
Nun mi legas la nuancojn de grizo,inter kiuj mi hejmiĝas, rigardas
la futuron en la alto, la tempopason
en la nub-driviga vento. Neniam
mi rezignis ĉi filikan radiikon, verdire,
la likenojn surhaŭtajn mi akceptis
kiel parton de mia naturo
ŝpruca. Kvazaŭ pluvomanko
eknestiĝus enliene kaj min pelus al ŝtonejoj,
al krutaĵoj dolinaj, al timo,
ke iam dendrologo kalkulos senerare,
kiom da ŝtormoj, buraskoj kaj musonoj
jam inundis miajn tagojn.