SUSO MOINHOS             

VERKOJ


LAMINARIOJ

Partizánske: Espero, 2016. 64 p. ISBN: 978-80-89366-57-6


(...) poemoj ne nur prinaturaj sed ankaŭ brave prisociaj, soci-kritikaj, senafekte homosondaj; poemoj moderne liberversaj kaj samtempe, jen kaj jen, lerte kaj subtile spicitaj per modera rimdozo. Ĉar Moinhos estas matura poeto ne asepse dokta sed emoci-plene klera, verve kundivida.

Jorge Camacho

Videopoemoj el Laminarioj

Bonvolu klaki sur la bildojn

Patrino maro

Muta

Kie aĉeti Laminarioj? Onde comprar?


* Eldonejo Espero (Slovakio): ĉi tie / aqui

* Libroservo de UEA: ĉi tie / aqui

* Flandra Esperanto-ligo: ĉi tie / aqui

Tradukoj  Traduções

"Vozes do Esperanto. Antologia". Em: (n.t.) Revista literária em tradução. Número 12°, 1º vol., jun. 2016. Brasil
ISSN: 2177-5141
"Vozes do Esperanto. Antologia" reúne 14 poetas e escritores em esperanto, de diversas nacionalidades, mediante uma seleção que abarca mais de um século de literatura produzida em Esperanto, língua criada em 1887 por Ludwik Lejzer Zamenhof.

https://www.notadotradutor.com/

Descarga Deŝuto (28.2 MB)

Memoraĵoj de kampara knabo, de Xosé Neira Vilas (1928-2017). Novjorko: Mondial, 2017. 110 p. ISBN: 9781595693464. Originala titolo: Memorias dun neno labrego.

La plej legita libro de la galega literaturo. Serio Oriento-Okcidento de UEA, n-ro 53. Antaŭparoloj de Mark Fettes kaj Iolanda Galanes. Ilustraĵoj de Isaac Díaz Pardo (1920-2012). Fotaro de la aŭtoro. Kronologio.

Disponebla en papera kaj elektronika formatoj.

Pliaj informoj: www.librejo.com

As cantigas de Martin Codax en 55 idiomas. Vigo: Universidade de Vigo, 2018. ISBN: 978-84-8158-769-2.

Martin Codax estis galega trobadoro el la dua duono de la 13a jc. Liaj sep kantoj aperis unuafoje kun muziko en la t.n. pergameno Vindel. Okaze de ekpozicio de tiu pergameno en Vigo, la loka universitato publikigis tradukojn de la kantoj en kvindek kvin lingvojn. Mi okupiĝis pri la esperanta versio; en ĝi konserviĝas la stilfiguroj de la originalo, kiel la paralelaj strofoj kaj la vers-ripeto nomata leixa-pren ('laso-preno').

← Descarga Deŝuto (670 KB)

La vundo, de Begoña Paz (1965-). Novjorko: Mondial, 2019. 84 p. ISBN: 9781595693914. Originala titolo: A ferida.

La noveloj de la galega verkistino Begoña Paz prezentitaj en ĉi tiu libro ne traktas la belajn flankojn de la vivo, sed esploras ombrojn de la homa ekzistado. Ili estas intensaj, rektaj, senornamaj, samkiel la eventoj, kiujn ili priskribas.

Disponebla en papera kaj elektronika formatoj.

Pliaj informoj: www.librejo.com

Vundita vento, de Carlos Casares (1941-2002). Partizánske: Espero, 2019. 51 p. ISBN: 978-80-99902-07-8. Originala titolo: Vento ferido.

Carlos Casares estis unu el la plej elstaraj verkistoj de la galega literaturo de la 20a jc. Lia generacio decidis forlasi la ĝistiamajn temojn de prozo kaj sekvi la modernajn tendencojn en Eŭropo. La cenzuro de la reĝimo de Franco vane provis konfiski la libron, kiu fariĝis tre konata verko.

Disponebla en papera formato.

Pliaj informoj: www.espero.sk

Ĉefportretoj: Roberto Alarcón
https://www.flickr.com/people/roberto_alarcon/

Farita de Webnode
Desenvolvido por Webnode
Crie o seu site grátis! Este site foi criado com a Webnode. Crie o seu gratuitamente agora! Comece agora